Pri ni...

GERMANA

La Patrona Asocio ,,Lexicon silvestre“ estas publikutila asocio kun kunsidejo en Eberswalde (germanio), kiu estas portanto de la preparada kaj eldonada agadoj de ,,Lexicon silvestre”. Tio ci entenas krom la pure forstfaka terminologio ankau gravaj sferoj de la lignomastrumado, pejzaguzado kaj naturprotektado. En la jaro 2019 preta la germanlingva parto antaubideble kun 10 000 nocioj (ISBN 3-931 262).

La celo de ciuj konsideradoj por la verkado de ,,Lexicon silvestre” estis, kontribui al la interkomprenigo de diverslingvaj fakuloj de la forsta fako kaj najbaraj fakoj. Pri tio al la uzantoj estu facile disponigeblaj kiel eble plej multaj da informoj por diversaj uzoceloj. La motivo por la verkado de ,,Lexicon silvestre“ estis dum la 70-aj jaroj inter diverslingvaj forstfakuloj audebla postulo pri forstfaka vortaro en Esperanto. Al tio venis la nekontenteco de la uzantoj de forstfakaj vortaroj, kiuj ce la plursenceco de multaj forstfakaj terminoj ne ciam povis trovi la taugan tradukon, car ofte mankis klarigoj de la terminoj en multlingvaj vortaroj.

En la jaro 1981 internacia grupo da forstfakuloj sub la gvido de d-ro Karl-Herrmann Simon komencis verki multlingvan forstfakan vortaron sur la bazo de difinitaj nocioj. La laborlingvo tiam estis la planlingvo Esperanto. Gis hodiau estas pretaj la difinoj por ,,Prima pars“ gis ,,Septa pars“ en pluraj lingvoj kaj la ekvivalentaj terminoj en datena banko en pli ol 20 lingvoj. Por doni al la uzantoj informon pri ciuj en la literaturo trovigantajn fakterminojn, ankau ne tute gustaj kaj ne rekomendindaj aplikadoj estas nomataj. Koncerne ke mankas terminoj kaj difinoj en kelkaj lingvoj en ,,Lexicon silvestre“,  la autoroj esperas la estontan kunlaboradon de pliaj fakuloj. Atentigoj pri eraroj dankeme estas akceptataj. La laboro por la verko daure rezultigas novajn ekkonojn. Ili estas registrataj en la datena banko kaj konsiderataj ce ciu sekva volumeldono. La laboro por pliaj partoj de ,,Lexicon silvestre” kun mil nocioj po ciu parto estas preparata.

Al la multaj kunlaborantoj , kiuj, preskau ciuj senpage subtenis la verkon, precipe estu dankataj ci-loke.

Tio validas ankau por nomitaj kaj ne nomitaj fakuloj, kiuj parte ne estas konataj launome al la  eldonanto.

 La laboro estis subtenita de la ,,Laboroficejo Eberswalde” ekde 1991 gis 2008.