D-ro Karl-Hermann Simon

GERMANA

Ein Portreto de Veiko Kunkis

Prenita el la gazeto: ,,Neues Deutschland“ de la 21.01.2008, pago 18

Kelkaj homoj ne povas esti vere neagemaj, eĉ 77 jarage. D-ro Karl-Hermann Simon estas tia. La forstsciencisto el Eberswalde laboras kum samideanoj ekde 1981 por la plurlingva forstfaka vortaro ,,Lexicon silvestre“. Lia edzino, 79 jara, subtenas lin ĉe tio jam duonan vivon. Ĉesi la laboron, ne estas imagebla por ambaŭ, kiuj ankaŭ estas aktivaj membroj de la Partio de Maldekstruloj. Sed minimume la daŭrigon de sia vivoverko ili nun intencas meti en la manojn de la sekva generacio. Tion ili decidis. ,,ND” vizitis tiun nekutiman paron en Eberswalde.

Kiel klasika aĝula hejmo ne tuŝas nin la malnovkonstruaĵ-loĝejo de la geedzoj Simon en la poeto-kvartalo de Eberswalde. Oni sentas laboron inter plafonaltaj bretaroj da libroj, skribotablo kaj stokoj da manuskriptoj. Karl-Hermann Simon atendas min en sia apogfotelo.

Ekde grava bicikla akcidento pasintjare estas piedirado al li ne plu facila. Fiere li montras al mi leteron, kiun li antaŭ ne longe ricevis de Wera Blanke de la Societo pri Lingvistiko. Ŝi skribas, ke ,,Lexicon silvestre” evoluiĝis al entrepeno, kiu trovas grandan atenton. La nombro de la prezentitaj volumoj estas impresa. La alta terminologia nivelo havus aprobitan modelkarakteron. Al Karl-Hermann Simon evidente la laŭdantaj vortoj estas agrablaj. Komencita ankoraŭ sub la tegmento de la Kulturligo en GDR, la projekto de la forst-fakvortaro ,,Lexicon silvestre” estas daŭrigita ekde 1993 de samnoma patrona asocio sub lia prezido.

,,Lexicon silvestre” ne estas kutima vortaro. Ĝia strukturo estas laŭ principo de nocioj kaj ties difinoj. Al ĉiu nocio estas alordigita naŭcifera numero, per kies helpo la difino estas trovebla en la dezirata lingvo. Por ,,Lexicon silvestre” la Oxford-sistemo de la decimalklasado por la forsta fako estas pluevoluita. ,,Celo de 'Lexicon silvestre' estas, plibonigi la internacian interkompreniĝon de fakuloj de forstmastrumado, lignomastrumado, pejzaĝuzado kaj naturprotektado”, diras Karl-Hermann Simon.  ,, Per la leksikono ni volas atingi, ke uzantoj, egale el kiu lingvo, ĉiam havas la eblecon ekkoni, kiu penso estas ligita kun la elektita termino.”

La ideo pri tiu ĉi forstvortaro estiĝis jam ĉirkaŭ 1980 dum la agrikultura ekspozicio „Agra” en Markleeberg per propono de bulgaraj amikoj, rememoras Karl-Herman Simon. Li kaj lia edzino Inge jam tiam estis entuziasmaj esperantistoj. La komenca ideo estis, krei vortaron en la planlingvo Esperanto, kiu poste servu kiel ŝlosilo al pluraj lingvoj. Ilia lingvointereso ebligis tiam al la geedzoj Simon mondvastajn kontaktojn, kiuj fine kondukis al al unuaj paŝoj al leksikono.

Ĝis hodiaŭ la fadenoj mondvastaj de la honoroficaj tradukistoj kaj redaktoroj de la votaro kuniĝas en al loĝejo de geedzoj Simon en Eberswalde. Inge Simon ĉefe korespondis dum ĉiuj jaroj. Nefacila entrepreno estis tio, ĉar en la tempo antaŭ la Interreto la datumoj ,,migradis” sur papero tra la mondo. Tiamaniere forpasis eĉ pli ol dek jaroj ekde la ideo ĝis la apero de la unua proveldono. 1992 ĝi fine sukcesis. Estis publikita unua volumo kun proksimume 1000 nocioj. Intertempe ekzistas sep volumoj en la lingvoj germana kaj Esperanto, same partaj eldonoj en la lingvoj albana, angla, estona, franca, kroata, latva, pola, rusa, rumana, slovaka, ĉeĥa kaj turka. Pliaj dekunu lingvoj estas prilaborataj. Mondvaste laboras nuntempe ĉirkaŭ 100 forstsciencistoj honorofice por la projekto ,,Lexicon silvestre”. Fine iam estu tradukitaj 10 000 nocioj en 25 lingvojn.

Ankaŭ Inge kaj Karl-Hermann Simon partoprenos en la projekto laŭ fortoj. La ,,ŝuoj“, per kiuj nun devas vestiĝi la nova estraro sub la prezido de d-ro Bernhard Götz, do estas ankoraŭ treege grandaj. Sed ilia heredaĵo, la geedzoj Simon estas certaj, estas nun en la ĝustaj manoj.

Tradukis: Siegfried Koch
Reviziis:   Ingward Ullrich